china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pliboniĝo de la vivo de tibetanoj, ne neigebla
(GMT+08:00) 2008-03-30 19:03:06
La 29-an de marto la ĉina ĵurnalo Jingji Ribao (Ekonomika Ĵurnalo) publikigis intervjuon al esploristo de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Xia Chuntao kaj specialisto pri nacieca problemo sinjoro Zha Luo. La titolo estas: "Pliboniĝo de la vivo de la tibeta popolo estas ne neigebla".

Sinjoro Xia Chuntao diris, ke lastatempe, iuj okcidentaj amaskomunikiloj faris raporton distordantan la fakton pri la batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lasao. Iu amaskomunikilo proklamas, ke tibetanoj "neniam estas favorataj de la prospera aspekto", kaj konkludas tion kiel kialon de la evento.

Li diris, ke de la pasinta pli ol duona jarcento post la paca liberiĝo de Tibeto, la centra registaro konsekvence tre zorgas kaj forte subtenas la disvolvon de la ekonomio kaj socio de Tibeto kaj ellaboris multajn politikojn favorajn al ekonomio, kulturo, eduko, kuracado, scienco, tekniko, limregiona komerco kaj similaj. La disvolviĝo de Tibeto estas potenca kaj la popola vivo estas rimarkinde plibonigata.

Zha Luo konigis, ke la tibeta ekonomio tenis kreskadon je pli ol 12% en 7 sinsekvaj jaroj. En la pasinta jaro, la pokapa neta enspezo de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj kreskis pli rapide ol la averaĝa nivelo de la tuta lando je 7%, sur la bazo de ducifera kreskado en 5 sinsekvaj jaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040