china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉesu nerespondeca bruado
(GMT+08:00) 2008-03-30 19:04:01
La 30-an de marto ĉina Xinhua-Novaĵ-Agentejo publikigis komenton sub la titolo: "Ĉesu nerespondeca bruado". La komento diras, ke prezidanto de la Eŭropa Parlamento Hans-Gert Poettering publikigis ekstreme nerespondecajn dirojn rilate al la perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta en Lasao kaj aliaj lokoj. Liaj diroj estas absurdaĵoj renversantaj nigron kaj blankon kaj estas nerespondeca bruado.

La komento diras, ke la evento en Lasao estas secesiisma perforta agaĉo zorgeme projektita kaj intence agitita de Dalai-kliko. La batado, detruado, rabado kaj bruligado fare de ekstreme malmultaj homoj serioze damaĝis homajn rajtojn, publikan sekurecon kaj socian ordon. La ĉina registaro laŭleĝe alprenis agojn kaj tiel la ordo en Lasao kaj aliaj lokoj renormaliĝis. Pli ol 100 landoj en la mondo komprenas kaj subtenas la necesajn kaj justajn rimedojn.

La komento diras, ke la diroj kaj agoj de Poettering spegulas la politikan antaŭjuĝon de iuj okcidentanoj. Tiaj nerespondecaj diroj kaj agoj estas malaprobataj internacie, kaj plie, serioze damaĝas la senton de 1,3 miliardoj da ĉinoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040