china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Diplomatoj el 15 landoj konis la seriozan perfortan eventon en Lasao
(GMT+08:00) 2008-03-30 19:04:58
La 29-an de marto, invitite de la ĉina registaro diplomatoj el Usono, Rusio, Britio, Germanio kaj aliaj sume 15 landoj al Ĉinio forlasis per aviadilo Lasaon, ĉeloke koninte la koncernan staton pri la serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazintaj la 14-an de marto en Lasao.

Ili atingis Lasaon la 28-an de marto. Dum restado en Lasao ili vizitis butikojn, lernejojn kaj aliajn lokojn damaĝitajn en la evento, vizitis vunditajn senkulpajn popolanojn kaj policanojn, faris kunsidon kun diversrondaj personoj de Tibeto, inkluzive de personoj el religia rondo kaj kun fremdlandanoj en Tibeto kaj ĉeloke konis la veran staton de la evento.

La 14-an de marto en Lasao malmultaj kontraŭleĝaj elementoj faris batadon, detruadon, rabadon kaj bruligadon. Laŭ statistiko de koncerna fako, 18 senkulpaj popolanoj mortis en la perforta evento, 382 vundiĝis; 241 policanoj kaj oficiroj kaj soldatoj de armita polico vundiĝis, unu mortis.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040