La 31-an de marto, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu esprimis en Pekino, ke Dalai ne povas ŝanĝi la fakton per onidiro.
Iu raportisto demandis pri tio, ke en gazetara konferenco okazinta en Nov-Delhio Dalai neis subtenon al la perforta evento en Lasao kaj diris, ke tion faris centoj da ĉinaj soldatoj sinalivestantaj bonzojn.
Pri tio Jiang Yu esprimis, ke ĉiuj povas vidi la fakton de la perforta evento en Lasao. Dalai ne povas ŝanĝi la fakton per onidiro. |