china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fojfoja mensogado de Dalai
(GMT+08:00) 2008-04-01 16:36:04
La 1-an de aprilo, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis en sia ekstera versio artikolon de Ye Xiaowen, speciale invitita komentisto kaj vicprezidanto de la Asocio de Protekto kaj Disvolvo de Tibeta Kulturo de Ĉinio. La artikolo montras, ke Dalai foje refoje mensogas.

La artikolo diras, ke Dalai proklamas, ke li ne "agitis kaj fabrikis" la perfortan eventon de batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lasao. Tamen ĝuste li ripetade diris en la 10-a de marto, ke li esprimas elkoran laŭdon al la interna tibeta popolo pro ĝiaj fideleco, braveco kaj decidemo", sentas "elkoran fierecon kaj esprimas laŭdon". Antaŭ tio li aparte intervidiĝis kun "Tibeta Junulara Asocio" kaj aliaj organizoj por doni al ili sugeston. Pro tio la asocio publikigis deklaron en la 10-a de marto, dirante, ke ĝi "restarigos la sendependecon de Tibeto eĉ je la kosto de sango kaj vivo". En la tago kiam okazis la evento, Dalai diris, ke li "respektas la volon de tibetanoj kaj ne postulas ilin ĉesi", malgraŭ tio, kion ajn ili faras en ia ajn tempo. Vidante, ke oni sinsekve indigne kondamnas la perfortaĵon, li diris en la 18-a de marto, ke se la "situacio malboniĝas plu", li do "abdikiĝos".

La artikolo diras, kiel la sama homo povas esti tiel kapricema. Kiuj vortoj estas veraj?

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040