china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Parolo pri tiel nomata publika letero de Dalai al mondaj ĉindevenuloj
(GMT+08:00) 2008-04-01 18:24:51
La 1-an de aprilo en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu donis parolon pri la tiel nomata publika letero al mondaj ĉindevenuloj sendita de Dalai en la 28-a de marto.

La proparolanto diris, ke de la lastaj 50 jaroj dalai-kliko ĉiam distordas la historion, incitas kontraŭdirojn inter la naciecoj, detruas la stabilecon de la ĉina socio klopodante por "sendependigo de Tibeto". Lastatempe, la kliko agitis kaj planis eventon de batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lasao kaj aliaj lokoj loĝataj de tibetnaciecanoj, tio serioze damaĝis la sekurecon de la vivo kaj posedaĵoj de popolamasoj kaj kaŭzis grandegan indignon de la tutlandaj diversnaciecaj popolanoj kaj estas ĝenerale kondamnata de la internacia socio. La evento refoje malkaŝas la hipokritan vizaĝon de "neperfoto" blufita de Dalai, antaŭ la monda popolo. La fakto estas ne refutebla. Dalai intencas pere de la tiel nomata apelacio plena de mensogoj, sin malimpliki el la evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado en Laso. Tio estas vana.

Jiang Yu diris, ke Dalai unuflanke diras, ke li volas kontaktiĝi kaj interkonsiliĝi kun la centra registaro, aliflanke, fabrikas socian tumulton, malhelpas la Pekinajn Olimpikojn arde atendatajn de la popolanoj kaj sportistoj de diversaj landoj de la mondo, kio serioze detruas la bazon de kontaktiĝo kaj interkonsiliĝo. Se Dalai vere volas kontaktiĝi kaj interkonsiliĝi kun la centra registaro, kaj fariĝi "membro de la granda familio" de la patrolando, li do devas tuj ĉesigi ĉiujn perfortajn detruadojn de batado, detruado, rabado kaj bruligado, ĉesigi ĉiujn malhelpajn kaj detruajn aktivadojn kontraŭ la Pekinaj Olimpikoj kaj ĉesigi ĉiujn aktivadojn celantajn secesiigi Tibeton de la patrolando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040