Raportisto informiĝis de la eduka departemento de Tibeta Aŭtonoma Regiono, ke antaŭ nelonge la eduka departemento urĝe asignis 600 mil juanojn por ripari lernejojn difektitajn dum la evento de la 14-a de marto en Lasao.
Laŭ konigo, dum la evento en Lasao domoj kaj edukaĵ instalaĵoj de 7 mezlernejoj kaj elementaj lernejoj estis difektitaj, iuj aŭtoj estis detruitaj kaj laborantoj estis vunditaj; tiuj ĉi lernejoj suferis perdon de ĉirkaŭ 2,61 milionoj da juanoj. |