china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pri la tiel nomata "esenca intertraktado" de Dalai
(GMT+08:00) 2008-04-02 15:57:51
La 2-an de aprilo, la ĵurnalo China Daily eldonita en Pekino publikigis artikolon de Yi Duo titolitan: "Kion celas la tiel nomata 'esenca intertraktado' de Dalai".

La artikolo diras: Dalai esprimis lastatempe, ke li "ne faris ian ajn ŝanĝon rilate al la starpunkto de meza vojo", "esperas (ĉinajn gvidantojn) disvolvi per saĝo esencan intertraktadon kun tibetanoj". Kio do finfine estas lia "meza vojo"? Kion Dalai intencas preni de la centra registaro dank' al kontaktiĝo kaj intertraktado?

La artikolo diras, ke la tiel nomata "meza vojo" inkluzivas ŝanĝi kaj malklarigi la teritorian apartenecon de Tibeto; negi la nunan politikan sistemon en Tibeto; strebi al "Granda Tibeta Regiono" neniam ekzistinta en la historio; postuli alinaciecanojn en la regiono transloĝiĝi el Tibeto, postuli ĉinan armeon retiriĝi el la regiono, kaj similajn neraciajn enhavojn.

La artikolo diras: Kia "meza vojo". Tio estas nenio alia ol aliforma sendependeco kaj povas nur fabriki senĉesajn disputojn kaj tumultojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040