china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Okcidenta publika opinio partia al Dalai, damaĝata
(GMT+08:00) 2008-04-03 16:07:03
La 3-an de aprilo, la ĵurnalo Tutgloba Tempo eldonata en Pekino montras en sia artikolo, ke pro faktoj, okcidenta publika opinio partia al Dalai kaj praviganta mensogon de Dalai estas damaĝata je la publika konfido.

La artikolo diras, ke en la lastaj tagoj iuj retanoj montris, ke la foto, per kiu Dalai kalumniis armeanojn sin alivestintajn kiel bonzojn, estas farita almenaŭ antaŭ la jaro 2003. Estas pruvite, ke la armitaj policanoj sur la foto portas kostumon de bonzo, ĉar ili siatempe partoprenas en loka literatur-arta prezentado. Retano diris: la foto mem servas kiel nerefutebla atesto de Dalai-kliko celanta tumulton en Tibeto.

Esploristo el la Ĉina Tibetologia Esplor-Centro sinjoro Lian Xiangmin diris, ke Dalai lertas teksi laŭ ideologia logiko de okcidentanoj mensogon favoran al la interesoj de Dalai-kliko. Kaj la okcidento siaflanke absolute ne vizaĝas al la vera Tibeto. Kiel ajn mensogas Dalai, por okcidentanoj, tio ne tuŝas la interesojn de la okcidento, sed utiligi Dalai ja povas bremsi la altrapidan disvolviĝon de Ĉinio!

Tamen post la perforta evento en Lasao en la 14-a de marto, pro faktoj, okcidenta publika opinio partia al Dalai kaj praviganta mensogon de Dalai estas damaĝata je la publika konfido. Eĉ iuj okcidentanoj ekstreme subtenantaj Dalai sentas krizon. Ili tre klare scias, ke se simila perforta evento iam komplete malkaŝas la politikan intencon de Dalai-kliko, do lia alvokivo en la okcidenta mondo perdas bazon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040