china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinaj studentoj en diversaj landoj forte kondamnas perforton en Lasao
(GMT+08:00) 2008-04-05 16:21:49

De post la grava perforta krimo de batado, frakasado, rabado kaj bruligado, okazinta la 14-an de marto en Lasao, Tibeto, ĉinaj studentoj en diversaj partoj de la mondo esprimas fortan kondamnon al tiu ĉi perforta evento.

La 29-an de marto sur la placo Dundas en la centro de la kanada urbo Toronto ĉinaj studentoj okazigis grandan mitingon "Propagando de la Vero en Tibeto, Protektado de la Patrolanda Unueco.

Li Guangzhe, prezidanto de la Amika Societo de Ĉinaj Studentoj en Japanio, esprimis, ke ĉinaj studentoj en Japanio konvinkiĝis, ke iu ajn intenco detrui socian stabilecon kaj disapartigi Ĉinion ricevos rezolutan oponon de ĉinaj diversnaciecaj popolanoj, inkluzive de tibetanoj, kaj estas kondamnita al la malsukceso.

Chen Xi, prezidanto de la Ĝenerala Societo de Ĉinaj Studentoj en Singapuro, diris, ke la fiago de separatistoj vekis fortan indignon de personoj el diversaj rondoj, inkluzive de ĉinaj studentoj kaj erudiciuloj en Singapuro, kaj ricevis fortan oponon de la internacia socio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040