La 29-an de marto Lasao lanĉis la aktivadon de monofero. Diversnaciecaj popolanoj vigle partoprenas ĝin. Oni oferas monon por helpi tiujn, kiuj suferis pro la perforto okazinta la 14-an de marto.
Dum la perforta evento tibeta kuracisto Luosang Ciren suferis batadon de perfortuloj por savi hanan infanon. Lia heroaĵo kortuŝis la tutan urbon de Lasao. De la lastaj tagoj multaj homoj vizitas lin, kuracatan en hospitalo, kaj donacas al li florojn. La tibeta Komitato de la Komunista Junulara Ligo donis al li la junularan medalon La Kvara de Majo. |