De la nova jarcento la tibeta ekonomio iris en la plej bonan periodon en sia historio kaj la averaĝa rapideco de la ekonomia kresko superis 12%, kaj pro tio la tibeta ekonomio estas bone enigita en la tutlandan industrian dispozicion kaj iom post iom paŝas al merkatdecida vojo.
Pro la ekfunkcio de la Qinhai-Tibeta Fervojo en Tibeto jam formiĝis multnivela trafika reto, tio forte akcelas la tibetan turismon. Laŭ donitaĵoj, en la jaro 2007 Tibeto akceptis pli ol 4 milionojn da vojaĝantoj kaj la turisma enspezo atingis 4,8 miliardojn da juanoj—ĉirkaŭ 14% de la malneta produktvaloro de Tibeto. |