Vespere de la 5-a de aprilo laŭ la loka tempo, torĉo de Pekinaj Olimpikoj atingis Londonon, brita ministrino pri olimpikaj aferoj Tessa Jowell bonvenigis torĉon en Flughaveno Heathrow.
Tessa Jowell diris intervjuate en la flughaveno, ke stafetado de olimpika torĉo en Londono en la 6-a de aprilo estos cerebra aktivado por olimpika idealo, por sportistoj, kiuj partoprenos en la Olimpikoj, kaj por unuiĝo de diversaj landoj per olimpika spirito.
Aŭguste, Pekino okazigos Olimpikojn, kaj Londono okazigos Olimpikojn en 2012. Tessa Jowell diris, ke la rilatoj inter Londono kaj Pekino, la du gastigantaj urboj, estas apartaj, Londono tre ĝojas kunlabori kun Pekina Olimpika Organiza Komitato. |