china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mensogo de Dalai-kliko pri foto
(GMT+08:00) 2008-04-07 09:59:42
La 6-an de aprilo, la ĉina Xinhua-Novaĵ-Agentejo publikigis artikolon. La artikolo diras, ke kiam la ĉinaj gefiloj, inkluzive de tibetanoj, forte kondamnas Dalai-klikon pro la de ĝi farita serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an de marto en Lasao, Dalai-kliko eĉ faris foton de armeanoj "alivestitaj kiel lamaoj" kaj kalumniis, ke ĉinaj armeanoj mem reĝisoris kaj prezentis la lasaan eventon. La figuroj kaj rakonto de la malnova foto, per nerefutebla fakto, malkaŝas la mensogon de Dalai-kliko.

Fakte, la foto estas farita antaŭ ses jaroj, kiam la oficiroj kaj soldatoj de armita polico, kiuj estas titolitaj de Dalai-kliko kiel "alivestitaj lamaoj",

partoprenis en filmado.

Du armeanoj en la foto atestis, ke en filmado ili ludis la rolon de bonzoj. La oficiroj kaj soldatoj en la foto portis nek brustan signon nek brakan signon. Sed de majo 2004, la armitaj policanoj senescepte portas kaj brustan kaj brakan signojn.

La artikolo diras, ke per la malnova foto Dalai-kliko ne nur ne povas sin savi el la naŭzinda "vizaĝo", male, plie malkaŝas sian konsekvencan artifikon de mensogo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040