china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Perforta krimo, malpermesata en leĝe administrata lando
(GMT+08:00) 2008-04-07 10:00:38
La 7-an de aprilo, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis artikolon sub la titolo: "Ĉu povas esti permesata perforta krimado en leĝe administrata lando".

La artikolo diras, ke de la 14-a de marto en Lasao kaj iuj aliaj lokoj loĝataj de tibetnaciecanoj, malmultaj banditoj faris perfortadon kontraŭ ne armitaj popolanoj, la situacio estas surpriza. Ĉiuj konscienculoj estas indignigitaj, ĉagrenitaj pro la suferintaj popolanoj kaj ĝojplenaj pro la laŭleĝa traktado fare de la registaro.

La artikolo diras, ke perforte realigi la secesian intrigon spite al leĝo estas konsekvenca agaĉo de Dalai-kliko. Kiam la perforta agaĉo estas kondamnata, ĝi do ĉiamaniere ŝminkas la secesian krimon kiel "pacan manifestacion", distordas perfortan eventon kiel "naciecan konflikton", rakontas la intrigon pri "sendependigo de Tibeto" kiel "mezan vojon", turnas "politikan angoron" kiel "kulturan angoron" por konfuzi la publikan opinion kaj sin ŝirmi.

La artikolo diras, ke antaŭ la historio kaj fakto, Dalai-kliko intencas kaŝi perforton per "paco", kaŝi sian secesian naturon per vortoludo, eĉ intencas realigi "sendependigon de Tibeto", incitante malkonkordon inter la naciecoj. Ĉio ĉi ja signifas faligi la de si levitan ŝtonon sur la proprajn piedojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040