china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Altrangaj oficistoj de Internacia Olimpika Komitato kaj multaj eksterlandaj gvidantoj oponas kontraŭ bojkoto de Pekinaj Olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-04-07 15:02:20

En la lastaj tagoj, altrangaj oficistoj de Internacia Olimpika Komitato kaj multaj eksterlandaj gvidantoj publikigis paroladon, komenton kaj deklaron por oponi kontraŭ bojkoto de Pekinaj Olimpikoj.

En la 5-a de aprilo en Singapuro, Jacques Rogge, prezidanto de Internaica Olimpika Komitato emfazis, ke transdoni la organizan rajton de Olimpikoj al Pekino estis ŝaĝa elekto, kaj la Internacia Olimpika Komitato ne estas bedaŭra. Jacques Rogge ankaŭ montris sian kontenton al preparaj laboroj de Pekinaj Olimpikoj. Hein Verbruggen, prezidanto de Akordiga Komitato de la 29-aj Olimpikoj de Internacia Olimpika Komitato publikigis komenton en Pekino por forte oponi kontraŭ politikigo de Pekinaj Olimpikoj. Li montris, ke oni devas lasi la olimpikajn ludojn al sportistoj, ne politikistoj. En la 2-a de aprilo, honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato s-ro Samaranch esprimis, ke tibeta problemo estas la politika problemo, kiu tute ne rilatas al sporto, Internacia Olimpika Komitato estas sporta organizo, ne politika.

En la 5-a de aprilo, bonvenigante flamon de Pekinaj Olimpikoj en la flughaveno Heathrow, Jowell, brita ministro pri olimpikaj aferoj emfazis, ke brita registaro certe ne bojkotos Pekinajn Olimpikojn. En la 2-a de aprilo en Parizo, Jean Francois Lamour, franca parlamentano de Nacia Asembleo, eksa ministro pri Junulara kaj Sporta Ministerio diris, ke multaj homoj ne bone konas Tibeton, se oni bojkotos Pekinajn Olimpikojn pro tio, oni certe iros al erara vojo. En la 3-a de aprilo, Aleksander Lukaszenko, prezidanto de Belorusio publikigis deklaron, ke bojkoto de Pekinaj Olimpikoj estas "ne konstruiva agado", li apelaciis al sportistoj diverslandaj ne kredi instigon de iuj politikistoj, sed pozitive partopreni en Pekinaj Olimpikoj.

Krome, kamboĝa ĉefministro Hun sen, norvega ĉefministro Stoltenberg, eksterafera ministro Smith, japana ĉefministro Fukuta Yasuo, kanada ĉefministro Stephen Harper, nova prezidento de Cipro Christofias, kaj ankaŭ gvidantoj de Kosta-Riko, Svedio, Nov-Zelando, Hispanio kaj aliaj landoj oponas kontraŭ bojkoto de Pekinaj Olimpikoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040