china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj konsilis al koncerna membro de usona Kongreso ne fari aferon damaĝi rilatojn inter Ĉinio kaj Usono
(GMT+08:00) 2008-04-07 16:30:24

La 7-an de aprilo en Pekino, proparolantino de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Jiang Yu esprimis, ke Ĉinio konsilis al koncerna membro de usona Kongreso respekti fakton, forigi antaŭjuĝon, klare koni veran vizaĝon de Dalai-kliko, haltigi akcelon de propono pri Tibeto kaj ne fari aferon damaĝi senton de la ĉina popolo kaj damaĝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Antaŭ nelonge, prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Pelosi elmetis rezolucian projekton kaj apelaciis, ke la ĉina registaro haltigu "subpremon" en Tibeto kaj faru esencan dialogon kun Dalai. Demandite Jiang Yu esprimis, ke rezolucia projekto, elmetita de minoritataj membroj de usona Ĉambro de Reprezentantoj, nek kondamnis perfortulojn, kiuj faris batadon, frakasadon, rabadon kaj bruligadon en Lasao, nek kondamnis Dalai-klikon, kiu projektis kaj organizis la perfortan kriman eventon, sed direktis lanckapon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, tio tute prenis blankon por nigro kaj havas malbonan celon.

Jiang Yu diris, ke se Dalai vere forlasus la pledon por "tibeta sendependigo", haltigus agon por disapartigi la patrolandon kaj agon pri instigo kaj plano de perforta krimo kaj damaĝo de Pekinaj Olimpikoj kaj agnoskus Tibeton kaj Taiwan kiel la neapartigeblajn partojn de la ĉina teritorio, la ĉina centra registaro volos daŭrigi kontaktiĝon kaj interkonsiliĝon kun li.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040