china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kulturaj relikvoj atestas historion de komuna evoluado de naciecoj han-a kaj tibeta
(GMT+08:00) 2008-04-08 16:29:23
La 7-an de aprilo, s-ro Wang Jiapeng, specialisto pri tibetaj kulturaj relikvoj el la ĉina Muzeo de Imperiestra Palaco, diris, ke la tibetaj kulturaj relikvoj rezervataj en la Imperiestra Palaco ne nur rekte kaj vere spegulas la kompaktajn rilatojn de Tibeto kun la centra registaro de diversaj historiaj periodoj, sed ankaŭ forte pruvas, ke Tibeto ĉiam estas neapartigebla parto de Ĉinio.

S-ro Wang Jiapeng konigis, ke en la Imperiestra Palaco rezerviĝas la granda kvanto da raraj tibetaj artaĵoj, pli ol dek mil oraj kaj kupraj budhostatuoj tributitaj en diversaj historiaj periodoj de Tibeto, kun la noto de ilia en-palaciĝa dato. Krome, la enhavo de pli ol mil tibetaj pentraĵoj tanga-oj rezervataj en la Imperiestra Palaco ĝuste temas pri longa historio de kontaktado inter la naciecoj han-a kaj tibeta.

S-ro Wang Jiapeng diris ankaŭ, ke en la meza periodo de la 13-a jarcento, Tibeto oficiale fariĝis parto de la ĉina teritorio en la dinastio Yuan. Dum pli ol 700 jaroj de tiam ĝis nun, Tibeto ĉiam sin trovas sub regado de la centra registaro. En la dinastio Qing, Dalai la 5-a, Panchen la 6-a kaj Dalai la 13-a sinsekve venis al Pekino por akcepti la imperiestran aŭdiencon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040