china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Ŝtata Arkiva Administracio publikigis telegramon de Dalai-lamao la 14-a al prezidanto Mao Zedong
(GMT+08:00) 2008-04-08 16:30:28
La 7-an de aprilo, la ĉina Ŝtata Arkiva Administracio publikigis "Telegramon de Dalai-lamao la 14-a al Prezidanto Mao Zedong pri Subteno al Interkonsento". En sia telegramo, Dalai-lamao esprimis eksplicitan subtenon al "Interkonsento pri Metodo de Paca Liberigo de Tibeto", kaj esprimis ankaŭ, ke "gvidate de prezidanto Mao kaj la centra registaro", li "protektos la teritorian kaj suverenecan unuecon de la patrolando".

En la telegramo sendita al prezidanto Mao Zedong en oktobro de 1951, Dalai-lamao esprimis, ke la subskribo de la nomita interkonsento estas subtenata de la tibetaj loka registaro kaj ĉiuj popolanoj, kiuj aktive helpas al trupoj de la Popola Liberiga Armeo firmigi la nacian defendon en Tibeto, forpeli la imperiisman forton el Tibeto kaj protekti la teritorian kaj suverenecan unuecon de la patrolando.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040