china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pri kontraŭĉinia rezolucio-projekto de usona Ĉambro de Reprezentantoj
(GMT+08:00) 2008-04-12 15:58:57
La 12-an de aprilo, respondeculo de la Eskterafera Komisiono de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso donis parolon pri kontraŭĉinia rezolucio-projekto rilata al Tibeto, aprobita de la Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso. La respondeculo diris, ke spite al la forta opono kaj serioza traktado de la ĉina flanko, la Ĉambro de Resprezentantoj de la Usona Kongreso aprobis kontraŭĉinian rezolucio-projekton rilatan al Tibeto prezentitan de prezidanto de la ĉambro Nancy Pelosi. La ĉina flanko esprimas grandegan indignon kaj firman oponon kontraŭ tio.

La parolo diras, ke la rezoluci-projekto ignoras la faktojn, ne konsideras la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, faras senkaŭzan riproĉon al la registaro de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono kiu laŭleĝe traktis la seriozan perfortan kriman eventon en Lasao, krude intervenas en ĉinajn internajn aferojn kaj serioze damaĝas la senton de la ĉina popolo.

La parolo diras, ke ni admonas tiujn parlamentanojn respekti la faktojn, forlasi politikan antaŭjuĝon kaj duoblajn kriteriojn, respekti la principojn de internaciaj rilatoj, ĉesigi erarajn parolojn kaj agojn, intervenantajn en ĉinajn internajn aferojn, damaĝantajn la senton de la ĉina popolo kaj detruantajn la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040