La 12-an de aprilo, respondeculo de la Eskterafera Komisiono de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso donis parolon pri rezolucio aprobita de la Eŭropa Parlamento rilata al Tibeto. La respondeculo diris, ke spite al la objektivaj faktoj kaj la ĉina opono la Eŭropa Parlamento obstine aprobis rezolucion pri Tibeto kaj faras senkaŭzan riproĉon al la registaro de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Registaro, kiu laŭleĝi traktis la seriozan perfortan kriman eventon en Lasao. La ĉina flanko esprimas fortan indigon kaj firman oponon kontraŭ tio.
La parolo diras, ke Tibeto estas neapartigebla parto de la ĉina teritorio. La aferoj de Tibeto tute estas la internaj aferoj de Ĉinio en kiujn iu ajn fremdlanda registaro kaj organizo ne rajtas interveni. En sia rezolucio la Eŭropa Parlamento politikigas la Olimpikojn kaj per tio ĝi ne nur intervenas en ĉinajn internajn aferojn, sed ankaŭ publike malobservas la "Olimpikan Ĉarton". Ni firme oponas ligi la Olimpikojn kun la tiel nomata tibeta problemo kun politika celo. |