La 12-an de aprilo, la ĉina plej aŭtoritateca ĵurnalo Renmin Ribao publikigis mallongan komenton sub la titolo "Ĉu ataki handikapulon estas homa rajto de 'sendependigo de Tibeto'?"
La komento diras, ke el la sceno de la stafetado de la Olimpika torĉo okazinta en Parizo, oni povas klare vidi la veran aspekton de la tiel nomataj "homaj rajtoj". Knabino sidanta sur rulseĝo firme kaptas la torĉon en la sino; apud ŝi bandito freneze provas preni de ŝi la torĉon. La knabino povas nur sin klini por protekti la torĉon, sed banditoj ankoraŭ ŝin batas per pugno kaj piedo. La knabino estas handikapulino serioze ampulita je gambo. Dum ŝin atakas kelkaj banditoj por "sendependigo de Tibeto".
La komento diras, ke la sceno en Parizo refoje malkaŝas la veran vizaĝon de la tiel nomataj "libereco" kaj "homaj rajtoj" de Dalai-kliko. |