La 12-an de aprilo, respondeculo de la Eksterafera Komisiono de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso esprimis en sia parolo grandegan indignon kaj firman oponon kontraŭ rezolucio-projekto rilata al Tibeto aprobita de la Ĉambro de Reprezentantoj de la Usona Kongreso kaj kontraŭ rezolucio de la Eŭropa Parlamento rilata al Tibeto, kaj opinias, ke la rezolucio-projekto de la Ĉambro de Reprezentantoj de la Usona Kongreso ignoras la faktojn, la rezolucio de la Eŭropa Parlamento malobservas la "Olimpikan Ĉarton".
La parolo diras, ke ke la projektorezolucio ignoras la faktojn, ne konsideras la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, faras senkaŭzan riproĉon al la registaro de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono kiu laŭleĝe traktis la seriozan perfortan kriman eventon en Lasao, krude intervenas en ĉinajn internajn aferojn kaj serioze damaĝas la senton de la ĉina popolo.
La parolo diras, ke ni admonas tiujn parlamentanojn respekti la faktojn, forlasi politikan antaŭjuĝon kaj duoblan kriterion, respekti la principojn de internaciaj rilatoj, ĉesigi erarajn parolojn kaj agojn, intervenantajn en ĉinajn internajn aferojn, damaĝantajn la senton de la ĉina popolo kaj detruantajn la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.
La parolo diras, ke en sia rezolucio la Eŭropa Parlamento politikigas la Olimpikojn kaj per tio ĝi ne nur intervenas en ĉinajn internajn aferojn, sed ankaŭ publike malobservas la "Olimpikan Ĉarton". Ni firme oponas ligi la Olimpikojn kun la tiel nomata tibeta problemo kun politika celo. |