La 11-an de aprilo, respondante demandon de raportistoj, Jiang Yu, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio esprimas rezolutan oponon kaj fortan indignon kontraŭ la rezolucio pri Tibeto, pasigita en la Eŭropa Parlamento.
Jiang Yu diris, ke la rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri Tibeto senbride distordas la historion kaj fakton de Tibeto, krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, publike subtenas la secesian pledon de Dalai, konfuzas la veron kun malvero rilate al la grava evento de perforta krimo en Lasao, faras senbazan riproĉon al la ĉina registaro kaj intencas ligi la tibetan problemon kun la Pekinaj Olimpikoj; tio grave vundas senton de la ĉina popolo; Ĉinio esprimas rezolutan oponon kontraŭ tiu ĉi rezolucio. |