Dum la perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado, okazinta la 14-an de marto en Lasao, tibeta financa institucio estis grave damaĝita, kaj la perdo superis 9 milinojn da juanoj.
Rilate al la detruo de tibeta financa institucio, antaŭ nelonge Dalai diris, ke la banko estas frakasita pro retenado de monasigno de la centra registaro. Tibeta financa institucio esprimis, ke la diro de Dalai estas tute senbaza.
Yang Baolin, vicdirektoro de la tibeta Banka Reguliga Administracio, diris: "Ni zorge efektivigas specialan favoran financan politikon, donitan de la centra registaro al Tibeto, por subteni la ekonomian kaj socian disvolvojn de Tibeto per bona financa servo. La diro de Dalai pri retenado de monasigno de la centra registaro estas absurdaĵo!" |