De la lastaj jaroj, la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono forte disvolvas la karakterizajn agrikulturon kaj brutbredadon kaj aktive organizas eksporton de laborfortoj, samatempe kun tio, plimultiĝas konstruaj programoj pri fundamentaj establaĵoj, inkluzive de la Qinghai-Tibeta Fervojo, ĉio ĉi kaŭzas grandan ŝanĝiĝon de strukturo de la enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj, kaj la fonto de ilia enspezo fariĝas plurisma.
Post funkciigo de la Qinghai-Tibeta Fervojo, kiu alportas la komercan ŝancon, multaj kamparanoj kaj paŝtistoj nun entreprenas turismon. Laŭ statistiko, en la jaro 2007 Tibeto akceptis turistojn je 4,02 milionoj da homfojoj, kaj la nombro de kamparanoj kaj paŝtistoj, kiuj sin okupas en turismo, superas 34 mil.
La pokapa averaĝa enspezo de la tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj tenas la du-ciferan kreskon en la sinsekvaj 5 jaroj, tio liveras garantion por altigi la konsuman nivelon. |