Antaŭ nelonge, la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono publikigis plurajn favorajn politikojn por subteni komercistojn damaĝitajn en la "marto-14-a evento" de Lasao, celante akceli restarigon de ilia entreprenado.
Estas jenaj favoraj politikoj:
En du jaroj ekde la 1-a de marto de 2008, la damaĝitaj komercistoj ne bezonas pagi la entreprenan imposton kaj la individuan laŭenspezan imposton; taksiaj ŝoforoj bezonas pagi nur duonon de la individua laŭenspeza imposto.
La komercistoj kaj iliaj laborantoj vunditaj en la nomita evento ricevos la plensuman subvencion en la kuracado.
La komercistoj kaj iliaj laborantoj, kiuj perdis la laboron pro la nomita evento, ricevos subvencion en du jaroj. |