![]( /mmsource/images/2008/04/15/aba.jpg) La 14-an de aprilo, en la gubernio Aba de la ĉina provinco Sichuan, monaĥoj de la Templo Tsannyi okazigis aktivadon de hisado de la nacia flago kaj plantado de arboj, esprimante bondeziron al Pekinaj Olimpikoj.
De la jaro 1984, la monaĥoj de la Templo Tsannyi ĉiujare okazigas la similan aktivadon por kontribui forton al ekologia protektado en la supra baseno de Yangzi-rivero. Ĉijare antaŭ la inaŭguro de Pekinaj Olimpikoj, pli ol mil smeralde verdaj piceoj esprimas ilian bondeziron al plena sukceso de Pekinaj Olimpikoj.
La monaĥoj diris, ke olimpikoj estas soleno por la tuta homaro kaj ankaŭ feliĉo por la ĉina nacio. Ĉiu pacama homo indignas kontraŭ detruado fare de la secesiisma kliko de Dalai al stafetado de la olimpika torĉo.
Samtage, ankaŭ en aliaj temploj de la tibeta budaismo en la gubernio Aba okazis preĝado por Pekinaj Olimpikoj. |