Antaŭ nelonge, doktoro Geleg, ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Tibetologia Esplorcentro, akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris, ke ĝenerale la tibeta antikva kulturo sendube estas la nemankigebla kaj grava parto de la ĉina antikva civilizacio; de la neolitiko la tibeta kulturo interligiĝis kaj interfandiĝis kun la ĉina antikva civilizacio, tial inter ili estas nedisigeblaj samsangaj rilatoj.
Li diris, ke ĝuste pro tio ĉiam fiaskas la intenco de en- kaj ekster-landaj malamikaj fortoj sendependigi Tibeton el Ĉinio kaj neniel ŝanĝeblas la historia pozicio, ke Tibeto estas la integra parto de Ĉinio. |