La 24-an de aprilo, la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao publikigis senanoniman artikolon, kiu malkovras la veran celon de Dalai-kliko en ludo de "tristeca karto".
La artikolo diras, ke ĉie, kien atingis Dalai-kliko, ĝiaj membroj ĉiam deklaris, ke ili ne havas rilaton kun la evento de "14-a de marto", sed estas kondamnitaj de la ĉina registaro; ke ili ne intencas spliti Ĉinion, sed estas "senbaze" kritikitaj; kaj ke ili "de komence" subtenas olimpikojn, sed estas senracie suspektataj. Ŝajnas, ke la membroj de Dalai-kliko estas la plej kompatindaj kaj senkulpaj homoj en la mondo. Tamen, se ili ne planus kaj agitus la perfortan eventon, do kial sin-denuncaj homoj konfesis, ke ili estis instigitaj de Dalai-kliko? Se ili ne celus "sendependigi Tibeton", kial ili organizas la rifuĝintan registaron? Se ili vere subtenus olimpikojn, kial ili agaĉis por detrui stafetadon de la olimpika torĉo?
La artikolo diras, ke fakte, ludante "tristecan karton", Dalai-kliko celas transmovi rigardon de la publiko, eviti respondecon, gajni simpation de la internacia socio, kaj akiri kapitalon por doni premon al la ĉina registaro.
|