La 24-an de aprilo en Pekino la ĉina fonduso helpa al malriĉuloj startigis la bonfaran aktivaĵon "Revorealiĝo, 2008", kun la celo konstruigi 2 008 sportejojn en regionoj, tra kiuj la olimpika torĉo stafetos.
Laŭ la plano la olimpika torĉo komencos la enlandan vojaĝon komece de majo. La aktivaĵo "Revorealiĝo, 2008" kolektos monon el sociaj rondoj por konstruigi lernejajn sportejojn en malriĉaj aŭ subevoluantaj regionoj, kiujn trapasos la torĉa stafetado, por ke pli da homoj profitu de sportado. |