La 24-an de aprilo en Pekino, Sha Zhukang, ĝenerala vicsekretario de UN, diris, ke la komploto de pledantoj por "tibeta sendependiĝo" perturbi la olimpikojn neniel povas sukcesi.
Ĉeestante al internacia forumo pri klimata ŝanĝiĝo kaj sciencteknika invento, Sha Zhukang, akceptis intervjuon pri la perturbo al la torĉa stafetado fare de pledantoj por "tibeta sendependiĝo". Li diris, ke la konduto de pledantoj por "tibeta sendependiĝo" sennebuligis la okulojn de la ĉina popolo kaj la tuta mondo; ilia komploto perturbi la olimpikojn neniel povas sukcesi. |