Laŭ informo, konsiderante postulon pri rekomenco de intertraktado, multfoje elmetitan de la flanko de Dalai, koncerna fako de la ĉina centra fako preparas baldaŭ fari interkonsiliĝon kun privata delegito de Dalai.
Laŭ informo, la politiko de la centra registaro por Dalai estas konsekvenca, kaj dialoga pordo ĉiam estas malferma. Koncerna fako de la centra registaro esperas, ke per interkonsiliĝo la flanko de Dalai per reala ago haltigos agon por dispartigi la patrolandon, haltigos projekton kaj instigon de perforta ago, haltigos agon por malhelpi kaj damaĝi Pekinajn Olimpikojn kaj kreos kondiĉon al venonta intertraktado. |