Antaŭ nelonge vicurbestro de Lasao diris en Wuhan, ke ĉi-jare Tibeto forte klopodos plu por inviti al si komercistojn kaj investantojn, intensigi la interfluon kaj kunlaboron kun en- kaj ekster-landaj komercistoj kaj firmigi la memfidon de investantoj en Tibeto.
Buroo de Tibeta Aŭtonoma Regiono pri Komerco-Invito diris, ke en 2007 Tibeto enkondukis kapitalon de 2,7 miliardoj da juanoj, kaj ĉi-jare ĝi klopodos por atingi 3,3 miliardojn da juanoj. |