Lastatempe ĉe la pordo kaj malantaŭa fenestro de aŭtoj veturantaj sur stratoj de Lasao vidiĝas okulfrapa ornamaĵo, la ruĝa paperfolio kun la vortoj "Subtenu Olimpikojn, Huras por Pekino". Tibetaj popol-amasoj esprimas patriotismon per diversaj manieroj.
Guo Qingshan, respondeculo de iu butiko, diris, ke antaŭ nelonge li kune kun aliaj du entreprenoj organizis la aktivaĵon Ĝuu Olimpikojn, Amu Ĉinion, proponante, ke oni gluu la ruĝan paperfolion sur ĉiuj veturiloj de Lasao. Li diris, ke la aktivaĵo celas esprimi patriotismon kaj ankaŭ la proteston kontraŭ politikistoj de iuj okcidentaj landoj, kiuj intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malhelpas la Pekinajn Olimpikojn.
Patriotismo tajdas same ankaŭ en tibetaj altlernejoj. Antaŭ nelonge la Tibeta Universitato lanĉis la agadon de junaj volontuloj Servu al Olimpikoj per Rideto. Pli ol 300 diversnaciecaj junuloj tuj subskribis la aliĝon, promesante sian kontribuon por la stafetado de la olimopika torĉo en Tibeto kaj sur la montpinto Ĉomolongma. |