La 29-an de aprilo la Meza Popola Juĝejo de Tibeta Aŭtonoma Regiono faris publikan juĝadon al iuj el akuzitoj de la kazo pri la grava perforto, okazinta la 14-an de marto en Lasao. Oni faris la juĝadon rigore laŭ ĉinaj koncernaj leĝoj kaj proceduro kaj plene protektis la leĝan dignon kaj rajtojn de la akuzitoj.
30 suspektatoj estas akuzitaj de la loka prokurarejo pri bruligo, rabo, tumultigo, atako al registaraj institucioj, malhelpo al publikaj funkcioj kaj ŝtelo. En la unua instanco ili estas kondamnitaj respektive je malliberigo de 3 ĝis 20 jaroj kaj dumviva malliberigo. Raportisto informiĝis, ke dum la juĝado 31 advokatoj 33-foje ĉeestis por defendi la akuzitojn, tio plene protektis la leĝan dignon kaj rajtojn de la akuzitoj. |