china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Okcidentaj specialistoj malkaŝas veran aspekton de "movado de tibeta sendependiĝo"
(GMT+08:00) 2008-05-05 16:42:07

Lastatempe iuj okcidentaj specialistoj publikigis artikolojn por malkaŝi la veran aspekton de "la movado de tibeta sendependiĝo".

Michel Chossudovsky, direktoro de la kanada Esplorcentro pri Tutmondiĝo, kontribuanto de Brita Enciklopedio, diris en sia artikolo, ke la perforta tumulto en Tibeto estas zorge enscenigita evento, kaj pro la kritiko al Ĉinio fare de gvidantoj de okcidentaj landoj, tuj komenciĝis la famo-fabrikado de amaskomunikiloj.

Usona internacia politika ekonomikisto F. William Engdahl diris en sia artikolo, ke la tumulto en Tibeto estas la eskalado de la malordigo, farita de la usona registaro kontraŭ la stabileco de Ĉinio en la lastaj jaroj.

Juergen Rose, subkolonelo de la germana nacidefenda armeo, diris en sia artikolo, publikigita en la semajna revuo Nia Epoko, ke la interveno de okcidentaj landoj en la tibetan aferon estas grava komploto. Li diris, ke la tibeta evento tre nature sentigas al homoj, ke Usono faligas per sia lerta maniero Ĉinion en la tibetan kaptilon; kaj tiu ĉi kutima maniero celas efektivigi la potencan politikon utiligante alilandajn naciminoritatojn aŭ religiajn fortojn.

Soraya Fepahpour-ulrich, erudiciulo el la usona Universitato de Suda Kalifornio, analizis en sia artikolo, ke okcidentaj landoj opinias, ke regante Tibeton oni povas bremsi la ĉinan leviĝon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040