Vespere de la 6-a de majo en Tokio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao ĉeestis al neoficiala bankedo okazigita de japana ĉefministro Fukuda Yasuo. Hu Jintao esprimis, ke la ĉina registaro decidis liveri al Japanio paron da grandaj pandoj por fari kunlaboran esploron.
La du gvidantoj amike kaj afable interparolis pri fortigo de amikeco inter la du popoloj kaj plivastigo de reciproke utilaj kunlaboroj inter la du landoj. Ili unuece opinias, ke plifortigi bonnajbaran amikecon kaj profundigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Japanio konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj kaj utilas al paco, stabileco kaj prospero de Azio kaj eĉ de la mondo. Fukuda Yasuo esprimis sinceran gratulon al plena sukceso de Pekinaj Olimpikoj kaj Ŝanhaja Monda Foiro. |