La 10-an de majo, ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi esprimis, ke la varmprintempa vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio kreis novan situacion de la strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj akiris plenan sukceson.
Yang Jiechi, kiu akompanis Hu Jintao al Japanio, akceptis intervjuon de raportistoj post la vizito kaj diris, ke la vizito estas la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Japanio post dek jaroj. La vizito estas enhavoriĉa, praktikema, altefikeca, ĝi akiris riĉan frukton kaj atingis sian anticipan celon. Li diris, ke la vizito planas disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj montras ĝian direkton; profundigas reciproke utilajn kunlaborojn en ekonomio kaj komerco, solidigas materian bazon de disvolviĝo de la dulandaj rilatoj; la du flankoj konsentis plifortigi personan interfluon por akceli sentimenton de la du popoloj kaj solidigi socian bazon de la dulandaj rilatoj kaj vastigas komunajn konojn de la du landoj en regionaj kaj internaciaj aferoj kaj plifortigas kunlaboron.
Post la novaĵoj ni elsendos detalan raporton pri la intervjuo, bonvole aŭskultu.
|