china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Registaroj kaj gvidantoj de iuj landoj esprimis simpation al Ĉinio pro fortega tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-13 10:23:03
Post kiam okazis la tertremo kun 7,8 gradoj en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, registaroj kaj gvidantoj de iuj landoj kaj respondeculoj de iuj internaciaj organizoj sinsekve esprimis la simpation al Ĉinio.

La 12-an de majo, japana ĉefministro Fukuda Yasuo, rusa prezidento Medvechev, usona prezidento Bush, franca prezidento Sarkozy, pakistana prezidento Musharraf, germana ĉefministro Merkel, slovenia ĉefministro Jansa, pollanda prezidento Kaczynski, serba prezidento Tadic, kuvajtia Emiro Al-Sabah respektive leteris aŭ telegramis al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao por esprimi la sinceran simpation, kaj multaj gvidantoj esprimis liveri la helpon al plagitaj regionoj de Ĉinio.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki Moon, en la nomo de UN, esprimis simpation al la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj diris, ke UN plenforte subtenas kontraŭkatastrofan laboron de Ĉinio. Ankaŭ prezidanto de Internacia Olimpika Komitato Rogge leteris al Hu Jintao dirante, ke antaŭ la katastrofo, la Internacia Olimpika Komitato firme staras kune kun la ĉina popolo. Krome, ministerioj pri eksteraj aferoj de Francio, Israelo, Turkio, Irano, Singapuro, Argentino kaj Komisiono de Eŭropa Unio respektive esprimis la zorgon kaj simpation al Ĉinio pro sufero de la tertremo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040