La 12-an de majo, prezidanto de la partio Popolo la Unua Song Chuyu sendis telegramon al ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao por esprimi konsolon pro la serioza tertremo en Sichuan.
Song Chuyu diris, ke la samlandanoj sur la du bordoj estas interligataj kiel sango kaj karno kaj dividas inter si feliĉon kaj malfeliĉon. Li deziras glatan savadon kaj rekonstruadon. |