china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio liveras helpon al ĉinaj plagitaj lokoj
(GMT+08:00) 2008-05-14 10:39:52
Post la tertremo en la ĉina provinco Sichuan, la internacia socio sinsekve liveris helpon de materialoj kaj kapitaloj al Ĉinio por helpi savon kaj postkatastrofan rekonstruadon.

La 13-an de majo, rusa Ministerio pri Urĝa Stato sendis aviadilon por transporti materialojn al Ĉinio. La materialoj pezas je 30 tunoj, inkluzive de tendoj kaj litaĵoj.

Japanaj diversaj partioj, lokaj registaroj kaj amikoj sinsekve kontribuis monon al ĉinaj plagitaj lokoj.

En sia persona nomo kamboĝa Norodom Sihanouk kontribuis monon je 50 mil usonaj dolaroj al plagitaj lokoj.

La 13-an de majo, tajlanda kabineta kunveno decidis liveri helpon je 500 mil usonaj dolaroj al ĉinaj plagitaj lokoj. Ankaŭ Belgio, Pollando, Internacia Olimpika Komitato, Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝaj Krescentaj Societoj sinsekve liveris helpon al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040