china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Vivpasejo de Wenchuan jam estas malfermita
(GMT+08:00) 2008-05-14 11:25:06

Je la 23-a horo kaj 15 minutoj de la 13-a de majo, la unua sava teamo atingis la gubernion Wenchuan, poste vivpasejo de la tertrema kerna gubernio Wenchuan en la aba-a tibeta kaj qiang-nacieca aŭtonoma subprovinco de la provinco Sichuan estas malfermita.

Posttagmeze de la 13-a de majo, 30-homa avangarda taĉmento piede eniris en la urbeton Yingxiu de la gubernio Wenchuan kaj savis 300 vunditojn.

Vespere de tiu tago, 200 armitaj policanoj atingis Wenchuan kaj rapide disvolvis prisavan laboron.

Ĝis la 8-a horo de la 14-a de majo, pli ol 800 armitaj policanoj disvolvas prisavadon en la gubernio Wenchuan kaj aliaj trupoj daŭre veturas.

Laŭ alia raporto, posttagmeze de la 13-a de majo, per satelita telefono, registaro de la aba-a tibeta kaj qiang-nacieca aŭtonoma subprovinco finfine kontaktiĝis kun gvidantoj de la gubernio Wenchuan. Laŭ gvidantoj de Wenchuan, en la gubernio pli ol 30 mil popolanoj troviĝas en rifuĝejo, kaj stato de 60 mil popolanoj en la tertrema centro Yingxiu, Xuankou kaj Wolong ne estas klara.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040