china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj ĉinaj elmigrintoj, studentoj kaj ĉindevenuloj zorgas pri suferintoj de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-14 15:12:53

Informiĝinte pri la fortega tertremo en la gubernio Wenshan de la ĉina provinco Sichuan, ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj ĉinaj studentoj en Usono, Britio, Japanio, Italio, Argentino, Aŭstralio, Aŭstrio, Pakistano, Malajzio kaj Nov-Zelando, oficiroj kaj soldatoj de la inĝeniera taĉmento de la 8-a ĉina pacprotekta trupo en Kongolando (Kinŝaso) urĝe agas. Ili vigle oferas monon por helpi al la suferintoj pasigi la malfacilan tempon.

Gvidate de la societo de samlokanoj el la sudokcidenta parto de Ĉinio, pluraj societoj de ĉinaj elmigrintoj en la suda regiono de Kalifornio okazigis gazetaran konferencon posttagmeze de la 12-a de majo. En la konferenco oni informis komunumojn de ĉindevenuloj pri la nuna stato de la tertreme trafita loko kaj alvokis monoferon al la suferintoj.

La 13-an ĉi-monate la brita asocio de ĉindevenaj junuloj, la profesia asocio de ĉindevenuloj, kaj ĉinaj studentoj en Britio proponis monhelpon al suferintoj de la tertremo en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan.

La saman tagon reprezentantoj de la amika societo de ĉinaj studentoj en Japanio transdonis la kolektitan monon de miliono da enoj al Cui Tiankai, ĉina ambasadoro. Societo de taiwan-anoj en Japanio oferis 100 milojn da enoj.

Ĝis la 12-a de tiu ĉi monato la ĝenerala federacio de ĉindevenuloj en Romo jam kolektis monoferon de pli ol 8 000 eŭroj. Ankaŭ la ĝenerala federacio de ĉindevenuloj en Venecio organizis la monoferadon kaj kolektis pli ol 5 000 eŭrojn por la suferintoj de la tertremo.

La 12-an ĉi-monate en Argentino la asocio por la paca reunuiĝo de Ĉinio urĝe alvokis ĉiujn ĉinajn elmigrintojn kaj ĉindevenulojn oferi monhelpon al la suferintoj.

Vespere de la 12-a de majo reprezentantoj de 27 societoj de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj en Aŭstrio okazigis urĝan kunvenon kaj decidis helpi samlandanojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040