china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

La internacia socio donas helpon al regiono trafita de tertremo
(GMT+08:00) 2008-05-14 17:06:35

Kontraŭ tertremo en la provinco Sichuan de Ĉinio, en la 13-a de majo, la internacia socio sinsekve esprimis liveri monhelpon aŭ humanisman helpon al ĉina savado.

Proparolantino de usona Blanka Domo Dana Perino deklaris, ke Usono liveros 500 milojn da usonaj dolaroj al Ĉinio.

Norvega Ministerio pri Eksteraj Aferoj deklaris, ke la norvegia registaro liveros ĉirkaŭ 3 milionojn kaj 900 milojn da usonaj dolaroj al Ĉinio.

La germana registaro deklaris, ke ĝi jam pere de germana Ruĝa Kruco liveris 500 milojn da eŭroj al ĉinaj regionoj trafitaj de tertremo por ilia savado.

Belga Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis komunikon kaj diris, ke ĝi decidis liveri 250 milojn da eŭroj al Ĉinio.

La 13-an de majo, rusa Ministerio pri Urĝa Stato sendis aviadilon por transporti materialojn al Ĉinio. La materialoj pezas je 30 tunoj, inkluzive de tendoj kaj litaĵoj.

Japanaj diversaj partioj, lokaj registaroj kaj amikoj sinsekve kontribuis monon al ĉinaj plagitaj lokoj.

En sia persona nomo kamboĝa Norodom Sihanouk kontribuis monon je 50 mil usonaj dolaroj al plagitaj lokoj.

La 13-an de majo, tajlanda kabineta kunveno decidis liveri helpon je 500 mil usonaj dolaroj al ĉinaj plagitaj lokoj. Ankaŭ Pollando, Internacia Olimpika Komitato, Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝaj Krescentaj Societoj sinsekve liveris helpon al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040