china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Nombro de rektaj suferantoj en serioze plagitaj lokoj superis 10 milionojn
(GMT+08:00) 2008-05-15 10:42:51

Laŭ konigo de koncerna flanko, la nombro de rektaj suferantoj en serioze plagitaj lokoj pro tertremo en Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan superis 10 milionojn.

Laŭ statistiko, ĝis la 14-a horo de la 14-a de majo, la nombro de mortintoj atingis 14 866.

Vespere de la 14-a de majo en trajno al plagita loko Guangyuan, ĉeloke komandante kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron, ĉina ĉefministro Wen Jiabao okazigis kunvenon de komandejo kontraŭkatastrofa kaj prisava sub la Ŝtata Konsilantaro. Li emfazis, ke savado ankoraŭ estas la nuna plej grava laboro, la registaro decidis plisendi 90 helikopterojn al plagitaj lokoj.

Sekve, matene de la 15-a de majo, Wen Jiabao kaj liaj sekvantoj atingis la urbon Guangyuan kaj faris esploron en la gubernio Qingchuan, serioze suferintan la katastrofon.

Laŭ informo el la ĉina Nacidefenda Ministerio, matene de la 15-a de majo ĝenerala stabo ordonis, ke teraremo kaj aeraremo rapide plisendu 71 trafikajn helikopterojn al plagitaj lokoj. Samtempe, civila aviada fako urĝe sendis 30 trafikajn helikopterojn al plagitaj lokoj.

Ĝis nun, 100 mil armeanoj kaj armitaj policanoj partoprenis en savado, kaj pli ol 2 160 kuracaj personoj el ĉina armea higiena sistemo atingis plagitajn lokojn. Cetere, pli ol 16 mil publikaj policanoj kaj kuracaj teamoj, fajrobrigadoj kaj inĝenieriaĵaj kontraŭdanĝeraj teamoj partoprenis en la . Kaj sava trupo jam eniris en ĉiujn serioze plagitajn urbojn kaj guberniojn de la provinco Sichuan.

Laŭ konigo, la 14-an de majo en plagitaj lokoj de la provinco Sichuan, pli ol 18 000 vunditoj estas savitaj, tial la totala nombro de savitaj vunditoj proksimiĝis al 65 000.

Post la tertremo en Wenchuan, la ĉina centra financo sume asignis kapitalon je 1,11 miliardoj da juanoj por savado. Ĝis la 14-a horo de la 14-a majo, ĉina Ruĝa Kruco ricevis monon kaj materialojn, kontribuitajn el diversaj sociaj rondoj, je pli ol 280 milionoj da juanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040