china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transmaraj ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kontribuas amon al plagitaj lokoj
(GMT+08:00) 2008-05-15 11:04:38
En la lastaj tagoj post tertremo en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan, ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉinaj lernantoj en Katario, Tajlando, Kanado, Usono, Aŭstralio, Afganio, Filipinoj, Meksikio, Indonezio kaj aliaj landoj per reala ago kontribuis amon al popolanoj en plagitaj lokoj.

Antaŭtagmeze de la 14-a de majo, kataraj diversrondaj ĉindevenuloj, elmigrintaj ĉinoj kaj delegitoj de ĉinkapitalaj institucioj spontane venis al ĉina ambasadorejo en Katario por konsolo kaj monkontribuo. Ili esperas laŭkapable liveri helpon al popolanoj en plagitaj lokoj.

La 14-an de majo, prezidanto de tajlanda ĉina komerca asocio Wu Hongfeng monkontribuis 2 milionojn da tajlandaj bahtoj.

Ĉindevenulaj societoj en kanadaj Toronto, Vankuvero, Otavo kaj Montrealo per diversaj manieroj disvolvis kaj lanĉis monkontribuan agon.

La 13-an de majo en ĉindevenula setlejo, asocio de nov-jorkaj ĉindevenulaj societoj kaj nov-jorka asocio de sichuan-aj samhejmlandanoj faris monkontribuon.

Ĉina ĝenerala konsulejo en aŭstralia Sidnejo ricevis monkontribuon el multaj ĉindevenulaj societoj kaj ĉindevenuloj.

Ĝis la 10-a horo de la 14-a de majo, oficistoj de ĉina ambasadorejo en Afganio kaj ĉinaj korporacioj, establaĵoj kaj privataj komercistoj en Afganio jam monkontribuis 20 mil usonajn dolarojn.

Filipinaj gravaj societoj de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj ricevis monkontribuon je pli ol 2 milionoj da juanoj.

La 14-an de majo, indonezia ĵurnalo en la ĉina lingvo "International Daily News" publikigis komenton apelaciante, ke ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj kontribu amon kaj subtenu sichuan-anojn fari kontraŭkatastrofan kaj prisavan laboron. Ĝis nun, societoj kaj ĉindevenuloj kaj personoj en Indonezio jam monkontribuis 110 mil usonajn dolarojn kaj 35 mil juanojn.

Vespere de la 13-a de majo, meksikia ĝenerala asocio de societoj de ĉindevenuloj kaj elmigrintaj ĉinoj okazigis aktivadon por kontribuo al plagita loko Wenchuan, kaj ricevis monkontribuon je preskaŭ 18 mil usonaj dolaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040