china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio esprimas simpation al Ĉinio pro tertremo en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-15 11:10:32

La 14-an de majo registaroj kaj gvidantoj de iuj landoj sendis mesaĝon al prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao aŭ per alia maniero por esprimi simpation kaj subteni la klopodon, faritan de la ĉina registaro kaj ĉina popolo por la savado kontraŭ la tertremo.

Kazaĥstana prezidento Nursultan Nazarbayev sentis profundan doloron pro la tertremo en Sichuan kaj esprimis sinceran simpation al familianoj de la mortintoj kaj suferintoj. Li diris, ke Kazaĥstano estas preta liveri helpon al Ĉinio.

Azerbajĝana prezidento Ilham Aliyev esprimis profundan simpation al familianoj de la mortintoj kaj la ĉina popolo kaj deziris, ke la vunditoj rapide resaniĝu.

Gruzia prezidento Mikhail Saakashvili esprimis profundan kondolencon al la mortintoj kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj deziris, ke Ĉinio rapide venku la malfacilon.

Ukrajna ĉefministro Julia Tymoshenko esprimis profundan funebron al la mortintoj kaj kredis, ke la ĉina popolo certe povas venki la malfacilon kaj reveni al la normala vivo; Ukrajno volas liveri necesan helpon al Ĉinio.

Irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad, la unua vicprezidento Parviz Davoodi kaj eksterafera ministro Manouchehr sentis doloron pro la tertremo en Sichuan. Ili esprimis sinceran simpation al la ĉina registaro, ĉina popolo kaj familianoj de la mortintoj kaj deziris al Ĉinio sukceson de la savado.

Usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice esprimis elkoran simpation al suferintoj de la katastrofo kaj kredis la firman decidemon de la ĉina popolo por la savado; Usono estas preta liveri helpon laŭ sia eblo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040