china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio liveras helpon al Ĉinio pro tertremo en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-15 14:52:00

La 14-an de majo la internacia socio liveris plu al Ĉinio monon aŭ humanisman helpon pro la tertremo en Sichuan kaj esprimis simpation kaj subtenon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo per diversaj manieroj.

Usono liveris al Ĉinio monhelpon de 500 miloj da usonaj dolaroj; du rusaj kargoaviadiloj transportantaj materialojn por la humanisma helpo jam atingis Chengdu, la ĉefurbon de Sichuan; la brita registaro esprimis, ke ĝi liveros al la trafita loko materialojn je la kosto de miliono d阿 pundoj; la franca registaro promesis, ke ĝi sendos al Ĉinio grandan kargoaviadilon transportantan materialojn je la kosto de 250 miloj da eŭroj; personoj el diversaj rondoj de Japanio vigle oferis monon al la tertreme trafita loko. Ankaŭ Belgio, Italio, Meksikio, Korea Respubliko, Pakistano, Hindio, Infana Fonduso de UN kaj aliaj internaciaj organizoj liveris al Ĉinio helpon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040