china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio dankas internacian socion pro ĝia helpo al katastrofejo en Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-15 17:42:25

La 15-an de majo, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang esprimis en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke post tretremo okazinta en Sichuan, Ĉinio ricevis la simpation, komprenon, konsolon kaj helpon de la internacia socio. La ĉinaj registaro kaj popolo dankas ilin pro tio.

Qin Gang diris, ke ĝis la 14-a horo de la 15-a, Ĉinio jam ricevis la konsolon kaj helpon de la gvidantoj de 151 landoj kaj 14 internaciaj kaj regionaj organizoj al la ĉinaj registaro kaj popolo per diversaj manieroj.

Laŭ netuta statistiko, ĝis nun Ĉinio ricevis internacian monhelpon je pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj. La helpomaterialoj kostas pli ol 10 milionojn da usonaj dolaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040